DOC

AdamokajEva

By Marilyn Freeman,2014-05-19 15:34
14 views 0
adamo adamo xps dell adamo xps dell adamo adamo ruggiero

    János Sárközi

ADAMO KAJ EVA

    Malgranda romano por komencantoj

    Ilustris: Péter Péter

    1993

    Konsiloj

    Tiuj vorto-finoj ne estas en la vortaro, kaj en la rakonto estas ne klarigitaj. Tial petu esperan-

    tiston ke li skribu la naci-lingvan formon post ilin. Poste petu vortaron kaj el ĝi skribu la naci-lingvajn vortojn post la esperant-lingvajn. Tia-maniere sen alia help`ilo aŭ help'anto vi povos

    fin-legi la roman-eton, kaj multe lerni. Pli bona afero, se vi skribos la vortojn laŭ ABC sur grandan paperon . Dum la skribo vi el-

    lernos duonon de la vortoj, kaj poste sam-tempe vi povos tra-rigardi ĉiujn, do vi povos ĝin uzi

    rapide.

Mal-granda gramatiko

    - i: rapid'i= ludi=

    - o: rapid'o= akvo= unuo=

    - a: rapid'a= bela= unua=

    - e: rapid'e= bone= unue=

mi= vi= li/ŝi/ĝi=

    ni= vi= ili=

    mia= via= lia/ŝia/ĝia=

    nia= via= ilia=

- j: arbo= arbo'j=

    - n: arbo'n= arbo`jn=

    bela`jn arbo`jn=

    - as: mi estas= vi estas= li/ŝi/ĝi estas=

     Mi estas Johano.= La arbo estas alta.=

     Mi havas libro`n.=

- as: mi lud'as= vi ludas= li ludas=

    - is: mi lud'is= vi ludis= li ludis=

    - os: mi lud'os= vi ludos= li ludos=

    - us: mi lud'us= vi ludus= li ludus=

    - u: mi lud'u= ludu!= li ludu=

    La tabelon skribu sur apartan katron, tiam ĝi ĉiam povas esti antaŭ viaj okuloj!

    1.

    Unue mi prezentas al la leg'antoj tiujn personojn pri kiuj ili legos. Eva estas 17-jara lern'ant'ino. Afabla, sci'ema, bon-kora, bela knabino. Adamo estas 19-jara labor'isto, kiu estas filo de alia nacio, kaj ne laboras ĉiam en la lando de Eva, sed nur kelkajn monatojn. (=30-31

    tagoj kune )

    Ili ne komprenas la lingvon unu de la alia. Eva komencas klar'igi al la knabo la Esperanto-lingvon, por ke ili scipovu parol'adi. Ŝi tre bone faras tion. Unue ŝi postulas la bonan el'lernon

    de la plej oftaj 400 vortoj; la aliajn ĉefe ŝi klar'igas per la vortoj, kiujn la knabo jam konas. Ŝi klar'igas ankaŭ novajn, longajn vortojn, kiujn oni kun-metas el kelkaj vortoj. La konstruon de

    la lingvo ŝi klar'igas per la montr'ado de la faroj.

    La knabo rapide lernas la lingvon, kaj povas uzi ĝin. Sed ne nur la knabo lernas la lingvon, ili ankaŭ kune el-lernas ion...

    En la romano unue ankaŭ mi uzos nur tiujn 400 plej oftajn vortojn, kaj partojn de la longaj vortoj mi ne kun-skribos. La vortojn, kiuj ne estas inter la 400, kaj Eva ne klar'igas ilin dum la rakonto, mi klariĝos en la fino de ĉiu parto. Sed poste mi jam uzos la 700 plej oftajn vortojn, kaj la longajn vortojn mi jam kun-skribos. Tie la leg'anto jam povas flue legi kaj kompreni, kion legas. La vortojn, kiuj ne estas inter la 700, mi klariĝos laŭ ABC ĉe la fino de la roman-

    eto.

    2.

    Eva staras en la halt-ejo kaj atendas la vetur-ilon. ŝi staras tie sola. Baldaŭ iras al ŝi knabo, kaj

    demandas ion. Eva ne komprenas la lingvon, kiun la knabo uzas. Nur unu vorton ŝi komprenis

    iom: „teatr...”. Jes, certe li volas veturi al la teatro.(1.) Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro, mi helpos al li, - pensis Eva. Sed ŝi ne povis diri tion al la knabo. Tial ŝi mane montris sur sin kaj diris:

    - „Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro.” La knabo certe komprenis ŝin. Li rid'etis, diris ion per sia lingvo kaj montris per la kapo.

    Ili devis longe atendi la veturilon. Tial ili nur staris, paroladi ili ne sci-povis. Ili nur rid'etis unu al la alia. La knabo komencis diri ion, sed Eva ne komprenis tion. Fine per la mano li montris sur sin kaj diris: „Adam”. Ho, vi estas Adamo, diris Eva. Ankaŭí ŝi montris je sin ka diris “Eva”. La knabo de-nove (2.) diris ion, sed Eva nur staris kaj rid`etis. Interesa

    renkont'iĝo, - ŝi pensis: Adamo kaj Eva.

     Li estas bela knabo kaj ŝajnas esti afabla, - pensis Eva. Tre bone estus se ni povus parol'adi.

    Sed al-venis la vetur`ilo, kaj ili kune for-veturis. En la vetur-ilo estis multaj homoj, tial ili devis stari proksime unu al la alia. Sed tio estis tute ne mal-bona sento al Eva. Kiam ŝi pensis

    pri tio, forte ruĝ`iĝis. Felicê la knabo estis pli alta ol ŝi, tial li ne rimarkis tion. Kiam la veturilo alvenis al la teatro, Eva prenis la manon de Adamo, kaj tiris lin post si. Ili haltis antaŭ la teatro. Adamo komencis diri ion sed Eva ne komprenis kion li volas. Fine Adamo montris en sia kalendaro (3.) tagon kaj sur la horloĝo (4.) horon, kaj per la mano montr`adis la teron. Ho, vi volas renkontigi kun mi ĉi tie en certa tago kaj horo. De-nove ŝi

    rigardis la kalendaron kaj horloĝon kaj per la kapo ŝi montris, ke bone.

    Poste ŝi donis la manon al Adamo; nek ŝi, nek li komprenis kion diris la alia. Eva iris hejmen, Adamo iris al la teatro.

1. Domo, kie oni prezentas artajn rakontojn.

    2. Ne nur unufoje fari ion.

    3. Mal-granda libro, en kiu estas ĉiu taĝo de la jaro.

    4. Ilo, kiu montras la pason de la tempo.

    3.

    Eva multe pens`adis pri tiu afero. Kial mi komencis kun tiu ĉi knabo, kaj kion mi povos fari kun li? Ĉu mi faris bone, ke mi diris, ke mi iros al la teatro por renkonti lin? Bela knabo, kaj ŝajnas esti afabla. Sed kial, se mi ne povos parol`adi kun li? Ŝi jam pensis, ke estus pli bone ne fari plu la aferon. Sed se mi diris, ke mi iros tien, mi jam devos iri, - ŝi pensis. Kion ni

    faros? Mi montros al li interes`aĵojn en la urbo, tio estos interesa eĉ sen parolo.

    Sed nun ŝi ek`havis bonan penson: Mi devos fari ion, ke li povu el-lerni Esperanton! De-nove

    ŝi havis bonan penson: En la lando, kie la knabo vivas, ŝi havas amik-inon. Tuj ŝi skribos

    leteron al ŝi, kaj petos ŝin, rapide aĉeti kaj sendi Esperantan vortaron (1.) kaj lerno-libron. Ŝi

    donos ilin al Adamo; el ili li povos el-lerni la lingvon, kaj en la lern`ado ŝi povos multe helpi.

    Tiu ĉi penso tre ĝoj`igis ŝin. Tuj ŝi skribis kaj sendis la leteron. Post tri tagoj kun granda ĝojo ŝi iris al la teatro.

    Adamo jam staris tie, kiam ŝi alvenis. Li venis iom pli frue ol la knab`ino, tamen li ne devis longe atendi. De-nove ili povis nur rid`eti unu al la alia. Eva mane montris kien ŝi volas iri,

    kaj kion ŝi volas fari. Ŝajnis, ke la knabo komprenis ŝin.

    Unue ŝi montris kelkajn interesajn mal-novajn domojn. Pri ili ŝi volis iom klarigi, sed estis

    vid'eble, ke la knabo tute ne komprenas, kion ŝi diras. Li nur rid`etis kaj povis legi nur la jaron

    de la konstruo, kiun oni skribis sur la muroj de tiuj domoj.

    Poste ili iris al granda parko (2.), kie ili sid'adis sur benko (3.), kaj rigardis la bel-egajn, mult-kolorajn florojn (4.), kaj la grand-egajn mal-junajn arbojn. Eva ĝojis, ĉar ŝi vidis, ke la knabon

    interesas, kion ŝi montras al li, kaj ankaŭ sen vortoj ili sentis sin bone.

    Vesper'igis kaj Eva sentis, ke jam longe ŝi ne manĝis. Ŝi pensis, ke ankaŭ Adamo havas la saman senton. Per montr'ado al la buŝo kaj al la stomako (5.) ŝi klarigis al li, kion ŝi volas.

    Adamo tuj komprenis ŝin, kaj per kapo kaj per rid'eto montris tion.

    Eva sciis, ke proksime estas bona, ne multe-kosta mang'ejo, do ili iris tien. Feliĉe estis libera loko, kie ili povis sid`iĝi. Rapide ili ricevis bonajn mang'aĵon kaj trink'aĵon. Ĉar la mang'aĵo estis bona, kaj ili de-longe ne manĝis rapide ili for-manĝis (6) ĉion. Adamo volis pagi la tutan

    vesper-mangon, sed Eva ne permesis tion, do ili ambaŭ pagis la sian.

    Post la vesper-manĝo ili re-iris al la treatro. Adamo de-nove prenis sian kalendaron kaj provis klar'igi, ke li povos veni de-nove nur post du semajnoj.

    Eva komprenis, per kapo ŝi montris tion, kaj post forta man-premo kaj bela rid'eto Eva for-iris

    dekstren, Adamo mal-dekstern.

1. Libro, en kiu estas vortoj laŭ ABC.

    2. Loko, kie estas belaj arboj kaj kresk'aĵoj

    3. Longa aĵo por sidi.

    4. Bela, mult-kolora kresk'aĵo.

    5. Parto en la homo, kien la mang'ajoj iras, tuj post la manĝo.

    6. Tre rapide mangi ĉion.

    4.

    La ekster-landa amik-ino de Eva estis tre help'ema. Antaŭ la for-paso de du semajnoj, Eva

    jam ricevis la librojn, kiujn ŝi petis.

    Ŝi jam tre atendis la tagon de la renkont'iĝo. Tiam kun granda ĝojo ŝi rapidis al la teatro. Ankaŭ la knabo alvenis en la sama tempo. De-nove nur forta man-premo kaj rid'etoj. Sed Eva

    tuj prenis la librojn kaj trans-donis ilin al Adamo. Kun granda intereso li rigardis la lerno-libron, kaj la vortaron. Poste li komencis serĉ`adi en la lerno-libro, fine li ek-legis, ne bele,

    tamen kompreneble:

    - Cu vi parolas Esperante?

    Jes, respondis Eva, kaj Adamo eĉ sen vortaro komprenis tion. Sed ne cu sed tsu, aŭ ĉu!, ĉu! ĉu!

    Diru ankaŭ vi! Kaj ankaŭ la knabo diris tiun kelk-foje, jam bone.

    Poste Adamo komencis serĉadi en la vortaro kaj ek'parolis:

    Mi havi amiko hejmo, kompreni Esperanto.

    Ne bone vi diris! Vi devos uzi ne nur la vortaron, sed ankaŭ la lerno-libron. (Dume ŝi ankaŭ

    montris tiujn librojn.) Vi volis diri al mi: Hejme mi havas amikon, kiu komprenas Esperanton. Kaj Eva montris al Adamo en la lerno-libro la partojn, kie la libro klar'igas tiujn aferojn. - Amiko diri mi lerni Esperanto, nun bona esti, se mi fari! -diris Adamo, post serĉado en la

    vortaro.

    - De-nove vi nur diras la vortojn, kiel ili estas en la vortaro. Vi devas uzi ankaŭ la lerno-libron!

    Kaj en la libro ŝi montris, kaj klarigis al Adamo, ke bone li devas diri: Mia amiko diris al mi,

    ke ankaŭ mi lernu Esperanton. Nun estus bone, se mi farus tion.

    - Sed ni ne restu tutan post-tag-mezon (1.) antaŭ la teatro - pensis Eva, kaj kondukis (2.)

    Adamon al la parko, kie antaŭ du semajnoj ili estis. Tie ili sid’iĝis, kaj lernis plu.

    - Adamo prenis la libron, kaj post serĉado diris al Eva:

    - Havi vi bona penson, ke doni ilin libro.

    - Eva komencis ridi, kaj diris:

    - Mi komprenas, kion vi volas diri, tamen oni devas diri ne nur simple la vortojn, sed bone diri ilin! Bone provu en-kap’igi kiel mi diras: Vi havis (ne havi) bonan penson (ne bona penso), ke vi donis (ne doni) tiujn librojn. (ne ilin libro.) Diru ankaŭ vi kune kun mi, kion mi diras! Kaj ili kune diris: Vi havis bonan penson, ke vi donis al mi tiujn librojn. Poste Eva montris en la libro al Adamo, kie estas tiuj partoj, kiujn li devas scii, se li bone volas diri. - Adamo de-nove serĉ’adis en la libroj kaj demandis:

    - Kiu sendis al Vi tiojn librojn?

    - Ho, vi jam preskaŭ bone diris. Sed diru: tiujn librojn! “Tioj” estas tre malbona. Antaŭ la

    libro kaj ankaŭ antaŭ la nomo de aliaj aĵoj, personoj ne povas esti “tio”, sed “tiu”. Post “tio

    neniam povas esti “j”. Tiujn librojn sendis al mi mia amikino, kiu vivas en via lando. Do ŝi estas via sam-land-ano, aŭ sam-naci-ano.

    - Ŝi diris tion tre mal-rapide, kaj dume la knabo serĉis la vortojn en la vortaro, kaj komprenis, kion Eva diris. Kaj per la helpo de la vortaro kaj lerno-libro ili parol’adis tutan post-tag-

    mezon en la parko, kaj Adamo multe lernis.

    - Antaŭ la for-iro Eva diris al li, ke unue li lenu la 400 vortojn, kiuj estas en la unua parto de la lerno-libro. Per tiuj 400 vortoj ili jam povos multe parol’adi.

    - Adamo komprenis, kaj promesis (3.), ke rapide li lernos ilin.

1. Tempo inter tag-manĝo kaj vesper-manĝo.

    2. Montri la vojon al iu, aŭ mane tiri iun.

    3. Diri, ke mi faros, kion iu petis de mi.

    5.

    - Rigardu, kion mi portis al vi: Jen letero. Kaj Adamo transdonis ĝin.

    - Ho, kiel longa! Kion vi skribis tiel multe?

    - Mi skribis ĉion, kion vi devas scii pri mi.

    - Eva komencis legi la leteron. „Mi estas Adamo Valdo, 19 jara, tion vi scias. Sed ekster tiu,

    apenaŭ vi scias pri mi iun.

    - Ĉu vi permesas, ke tuj mi korektu la erarojn?

    - Mi ne scias, kio estas „korekti” kaj „eraro”.

    - Korekti estas, bonigi kio estas ne bona. Eraro, se iu faras ion ne bone, sed sen-vole, aŭ sen

    volo.

    - Interesaj estas tiuj „igi” kaj „iĝi”, ĉu ne?

    - Jes ili estas tre utilaj vortoj. „igi”, se oni faras ion aŭ devigas iun fari ion. Bon'igi, kio ĝis nun estas ne bona, bel'igi, kio ĝis nun estis ne bela. „Fari”, se vi mem laboras ion, „far'igi”, se iu alia faras tiun laboron pro via peto aŭ ordono. „iĝi”, kiam io okazas per si mem: Io beliĝas, io boniĝas: Io iĝas bela aŭ bona sen la laboro de iu.

    - Sed ni revenu al via letero. Anstataŭ „ekster”, tie vi devas skribi „krom”. Ekster povas stari

    nur ĉe objektoj; „ekster la domo”. Anstataŭ „tiu”, skribu „tio”-n, anstataŭ „iun”, skribu „ion”.

    Eva legis plu la leteron. „Miaj ge'patroj jam ne vivas. Tial mi devas labori ekster-lande, ke mi

    havu monon por pli lerni. Mi volas lerni en universitato (1.) kaj poste esti inĝeniero (2.).

    - Denove eraro! Malgranda infano volas esti pli granda, sed sur la vojo oni volas plu iri. Do,

    vi devas skribi: Ke mi havu monon por plu lerni. Eĉ pli bone, se vi skribas: Mi devas labori

    ekster-lande, por ke mi havu monon. Sed tiu „por” estas necese, se en ambaŭ partoj la sama

    persono faras ion, aŭ okazas al li io.

    - „Mi ne havas fraton, fratinon kaj ĉi tie amikojn. Ĉi tie mi estas tute sola. Sed vi jam estas ĉi tie, kaj tiu estas tre bona.”

    - Denove korekt'end'ajo: Anstataŭ „tiu” skribu „tio-n: „kaj tio estas tre bona.” Tio, ke mi

    estas ĉi tie. Ĉu vi komprenas? „Tio” anstataŭ-as la parton; „ke mi estas ĉi tie.”

    - Jes, mi jam komprenas. „Tiu” povas esti antaŭ la nomo de persono aŭ objekto: Tiu libro

    estas bela.

    - „Tiu” povas esti ankaŭ anstataŭ persono aŭ objekto. Bone atentu: „Ĉu vi vidis, ke la libro falis sur la teron?” La respondo: Jes, mi vidis tion. (Tion, ke la libro falis.) „Ĉu vi vidis la libron, kiu falis sur la teron?” La respondo: Jes, mi vidis tiun (la libron).

    - Mi ne komprenas, kial „teron” kaj ne nur „tero”.

    - Vi pravas. Pri tiu tre grava „n” ni ankoraŭ ne parolis. Estas la tute simpla uzo: Mi vidas libron. Vi havas domon, aŭ belajn domojn. Sed tiu ĉi „n” povas montri ankaŭ la movon aŭ mov'iĝon de io. Mi iras en la domon; poste mi jam estos en la domo. „n” montras ankaŭ la long'econ aŭ grand'econ de iu tempo, vojo aŭ objekto. Ni estos kune tri taĝojn. Ni iros kvin kilometrojn. Tiu „n” montras ankaŭ la tempo-punkton. Ekzemple; la trian tagon li for-iris.

    - Sed en tiu granda klarig`ado vi ne rimarkis, kion mi skribis: „Estas tre bone, ke vi estas ĉi

    tie.”

Report this document

For any questions or suggestions please email
cust-service@docsford.com